
Щоб відкрити словник, натисніть на кнопці, що вгорі. Пояснення по користуванню словником знаходяться на сторінках "Допомоги".
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
Допомога: * ? Більше....
(1) |
Kio estas tio? Tio estas homo. |
(2) |
Kio estas tio? Tio estas homo. |
(3) |
Kio estas tio? Tio estas homo. |
(4) |
Kio estas tio? Tio estas homo. |
(5) |
Kio estas tio? Tio estas homo kaj tio estas viro. |
(6) |
Kio estas tio? Tio estas homo kaj tio estas virino. |
(7) |
Kio estas tio? Tio estas homo kaj tio estas viro kaj tio estas knabo. |
(8) |
Kio estas tio? Tio estas homo kaj tio estas virino kaj tio estas knabino. |
(1) |
Kiu estas tiu? Tiu estas Ana. |
(2) |
Kiu estas tiu? Tiu estas Marko. |
(1) |
- Kiu vi estas? - Mi estas Ana. |
(2) |
- Kiu vi estas? - Mi estas Marko. |
(1) |
Li estas viro. |
(2) |
Ŝi estas virino. |
(3) |
Ŝi estas virino kaj ŝi estas knabino. |
(4) |
Li estas viro kaj li estas knabo. |
(5) |
"Mi estas virino." |
(6) |
"Mi estas viro." |
(7) |
Ana: "Vi estas viro." |
(1) |
Kio estas tio? Tio estas unu homo. |
(2) |
Kio estas tio? Tio estas du homoj. |
(3) |
Kio estas tio? Tio estas tri homoj. |
(1) |
Ili estas virinoj. |
(2) |
Ana: "Vi estas virinoj." |
(3) |
"Ni estas homoj." |
(4) |
Ili estas homoj. |
(5) |
Ili estas fruktoj. |
(1) |
Kio ĝi estas? Ĝi estas tablo. |
(2) |
Kio ĝi estas? Ĝi estas seĝo. |
(3) |
Kio ĝi estas? Ĝi estas pilko. |
(4) |
Kio ĝi estas? Ĝi estas hundo. |
(5) |
Kio ĝi estas? Ĝi estas banano. |
(6) |
Kio ĝi estas? Ĝi estas pomo. |
(1) |
Kiu ŝi estas? Ŝi estas Ana. |
(2) |
Kiu li estas? Li estas Marko. |
(3) |
Kiuj ili estas? Ili estas Ana kaj Marko. |
(1) |
Li instruas. Li estas instruisto. |
(2) |
Ŝi programas. Ŝi estas programisto. |
(3) |
Ili fotas. Ili estas fotistoj. |
(4) |
Ŝi studas. Ŝi estas studento. |
(1) |
Kie ŝi loĝas? Ŝi loĝas en Novjorko. |
(2) |
Kie li loĝas? Li loĝas en Kairo. |
(3) |
Kie ili loĝas? Ili loĝas en domo. |
(4) |
Kie li loĝas? Li loĝas en apartamento. |
(1) |
Ĉu ŝi estas Ana? Jes, ŝi estas Ana. |
(2) |
Ĉu li instruas? Jes, li instruas. |
(3) |
Ĉu ŝi programas? Ne, ŝi ne programas. Ŝi studas. |
(4) |
Ĉu ĝi estas tablo? Ne, ĝi ne estas tablo. Ĝi estas seĝo. |
(5) |
Ĉu ŝi programas? Jes, ŝi programas. |
(1) |
- Kiu vi estas? Kie vi loĝas? Kio vi estas? - Mi estas Ana. Mi loĝas en Novjorko. Mi estas studento. |
(2) |
- Kiu vi estas? Kie vi loĝas? Kio vi estas? - Mi estas Maŭro. Mi loĝas en Romo. Mi estas instruisto. |
(3) |
- Kiu vi estas? Kie vi loĝas? Kio vi estas? - Mi estas Fang. Mi loĝas en Pekino. Mi estas esperantisto. |
(1) |
Kion fotas Ana? Ana fotas knabon. |
(2) |
Kion manĝas Fang? Fang manĝas pomon. |
(3) |
Kion manĝas la pomo? La pomo manĝas viron. |
(4) |
Kiun fotas Ana? Ana fotas Petron. |
(5) |
Kion instruas Maŭro? Maŭro instruas Esperanton. |
(1) |
Kion manĝas Fang? Fang manĝas fruktojn. |
(2) |
Kion fotas Ana? Ana fotas virojn. |
(3) |
Kiujn fotas Ana? Ana fotas Petron kaj Maŭron. |
(4) |
Kion fotas Ana? Ana fotas knabinon kaj hundojn. |
(1) |
Kion ŝi faras? Ŝi programas. |
(2) |
Kio ŝi estas? Ŝi estas programisto. |
(3) |
Kion li faras? Li instruas. |
(4) |
Kion li instruas? Li instruas Esperanton. |
(5) |
Kion ili faras? Ili fotas. |
(1) |
Kia estas la pilko? La pilko estas flava kaj granda. |
(2) |
Kia estas la pilko? La pilko estas flava kaj malgranda. |
(3) |
Kia estas la banano? La banano estas flava kaj bona. |
(4) |
Kia estas la banano? La banano estas bruna kaj malbona. |
(5) |
Kia estas la vetero? La vetero estas bona. |
(6) |
Kia estas la vetero? La vetero estas malbona. |
(1) |
Kiaj estas la pilkoj? La pilkoj estas flavaj. |
(2) |
Kiaj estas la hundoj? La hundoj estas grandaj. |
(1) |
Kian bananon manĝas Fang? Fang manĝas flavan kaj bonan bananon. |
(2) |
Kiajn hundojn fotas Ana? Ana fotas grandajn kaj nigrajn hundojn. |
(3) |
Kian pomon havas Ana? Ana havas grandan kaj ruĝan pomon. |
(4) |
Kiajn harojn havas Ana? Ana havas helajn harojn. |
(5) |
Kiajn harojn havas Fang? Fang havas malhelajn harojn. |
(1) |
Kion faras Ana? Ana fotas. |
(2) |
Kion faris Ana? Ana fotis. |
(3) |
Kion faras Fang? Fang manĝas. |
(4) |
Kion faris Fang? Fang manĝis. |
(5) |
Kion fotis Ana? Ana fotis hundojn. |
(6) |
Kion manĝas Fang? Fang manĝas fruktojn. |
(7) |
Kion faras la viro? La viro faligas arbon. |
(8) |
Kion faris la viro? La viro faligis arbon. |
(1) |
Kion faros Fang? Fang manĝos. |
(2) |
Kion manĝos Fang? Fang manĝos fruktojn. |
(3) |
Kion faros Ana? Ana fotos. |
(4) |
Kion fotos Ana? Ana fotos grandan pomon. |
(5) |
Kion faros la viro? La viro faligos arbon. |
(1) |
Kiel kuras la knabino? La knabino kuras rapide. |
(2) |
Kiel kuras la knabo? La knabo kuras malrapide. |
(3) |
Kiel fartas Fang? Fang fartas bone. |
(4) |
Kiel fartas Ana? Ana fartas malbone. |
(1) |
Kiam studas Ana? Ana studas matene. |
(2) |
Kiam brilas la suno? La suno brilas tage. |
(3) |
Kiam instruas Maŭro? Maŭro instruas vespere. |
(4) |
Kiam dormas Petro? Petro dormas nokte. |
(1) |
Kie estas la pilko? La pilko estas sur la tablo. |
(2) |
Kie estas la pilko? La pilko estas sub la seĝo. |
(3) |
Kie estas Ana? Ana estas en domo. |
(4) |
Kie estas la hundo? La hundo estas antaŭ la tablo. |
(5) |
Kie estas la hundo? La hundo estas malantaŭ la tablo. |
(1) |
Kien iras la viro? La viro iras al la domo. |
(2) |
Kien iras la viro? La viro iras ĝis la domo. |
(3) |
Kien iras la viro? La viro iras en la domon. |
(4) |
Kie iras la viro? La viro iras en la domo. |
(1) |
Kies estas la pilko? La pilko estas de Petro. |
(2) |
Kies estas la fotilo? La fotilo estas de Ana. |
(3) |
Kies estas la komputilo? La komputilo estas de Maŭro. |
(4) |
Kies estas la hundo? La hundo estas de Fang. |
(1) |
De kie estas Ana? Ana estas de la lando Usono. (Ŝi loĝas en la urbo Novjorko.) |
(2) |
De kie estas Fang? Fang estas de la lando Ĉinio. (Ŝi loĝas en la urbo Pekino.) |
(3) |
De kie estas Maŭro? Maŭro estas de la lando Italio. (Li loĝas en la urbo Romo.) |
(1) |
Kiuj numeroj estas sur la tabulo? Sur la tabulo estas la numeroj nul, unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, naŭ kaj dek. |
(2) |
Kiuj numeroj estas sur la tabulo? Sur la tabulo estas la numeroj dek du kaj dek naŭ. |
(3) |
Kiuj numeroj estas sur la tabulo? Sur la tabulo estas la numeroj dudek kaj tridek kvin. |
(4) |
Kiuj numeroj estas sur la tabulo? Sur la tabulo estas la numeroj cent kaj kvincent sesdek unu. |
(1) |
Kiom kostas la pilko? La pilko kostas ok stelojn. |
(2) |
Kiom kostas la fotilo? La fotilo kostas tricent kvardek sep stelojn. |
(3) |
Kiom longe ŝi kuris? Ŝi kuris kvin kilometrojn. |
(4) |
Kiom aĝas Ana? Ana aĝas dek ok jarojn. |
(1) |
Kiom da pomoj estas sur la tablo? Sur la tablo estas du pomoj. |
(2) |
Kiom da fruktoj estas sur la tablo? Sur la tablo estas kvar fruktoj. |
(3) |
Kiom da minutoj havas unu horo? Unu horo havas sesdek minutojn. |
(4) |
Kiom da horoj havas unu tagnokto? Unu tagnokto havas dudek kvar horojn. |
(5) |
Kiom da jaroj havas Ana? Ana havas dek ok jarojn. |
(1) |
Ĉu la knabo ŝatas la hundon? Jes, la knabo ŝatas la hundon. La knabo estas hundema. |
(2) |
Ĉu la viro ŝatas la hundon? Ne, la viro ne ŝatas la hundon. La viro estas malhundema. |
(3) |
Ĉu Ana ŝatas studi? Jes, Ana ŝatas studi. Ŝi estas studema. |
(4) |
Ĉu Maŭro ŝatas instrui? Jes, Maŭro ŝatas instrui. Li estas instruema. |
(5) |
Ĉu ili ŝatas foti? Jes, ili ŝatas foti. Ili estas fotemaj. |
(1) |
Ana tre ŝatas foti. Kia persono estas Ana? Ana estas fotema persono. |
(2) |
Maŭro tre ŝatas instrui. Kia persono estas Maŭro? Maŭro estas instruema persono. |
(3) |
Fang tre ŝatas kuri. Kia persono estas Fang? Fang estas kurema persono. |
(4) |
Petro tre ŝatas dormi. Kia persono estas Petro? Petro estas dormema persono. |
(1) |
Ana estas juna, do kio ŝi estas? Ŝi estas junulo. (Ŝi estas junulino.) |
(2) |
La viro estas maljuna, do kio li estas? Li estas maljunulo. |
(3) |
Fang estas kurema, do kio ŝi estas? Ŝi estas kuremulo. (Ŝi estas kuremulino.) |
(4) |
Petro estas dormema, do kio li estas? Li estas dormemulo. |
(1) |
Ili profesie fotas, do kio ili estas? Ili estas fotistoj. |
(2) |
Maŭro profesie instruas, do kio li estas? Li estas instruisto. |
(3) |
La hobio de Ana estas Esperanto, do kio ŝi estas? Ŝi estas esperantisto. (Ŝi estas esperantistino.) |
(4) |
La ideologio de Lenin estis komunismo, do kio li estis? Li estis komunisto. |
(1) |
Kio estas malgranda knabo, per alia vorto? Malgranda knabo, per alia vorto, estas knabeto. |
(2) |
Kio estas malgranda pilko, per alia vorto? Malgranda pilko, per alia vorto, estas pilketo. |
(3) |
Kio estas malgranda knabino, per alia vorto? Malgranda knabino, per alia vorto, estas knabineto. |
(1) |
Kio estas granda pilko, per alia vorto? Granda pilko, per alia vorto, estas pilkego. |
(2) |
Kio estas grandaj hundoj, per alia vorto? Grandaj hundoj, per alia vorto, estas hundegoj. |
(3) |
Kio estas granda pomo, per alia vorto? Granda pomo, per alia vorto, estas pomego. |
(1) |
Kion faras la arbo? La arbo falas. |
(2) |
Kion faras la viro? La viro faligas la arbon. (La viro igas la arbon fali.) |
(3) |
Kion faras la junuloj? La junuloj dancas kun muziko. |
(4) |
Kion faras la muziko? La muziko dancigas la junulojn. (La muziko igas la junulojn danci.) |
(5) |
Kion faras la infano? La infano manĝas. |
(6) |
Kion faras la patro? La patro manĝigas la infanon. (La patro igas la infanon manĝi.) |
(7) |
Kion faras la ĉevalo? La ĉevalo kuras. |
(8) |
Kion faras la virino? La virino kurigas la ĉevalon. (La virino igas la ĉevalon kuri.) |
(1) |
Per kio oni fotas? Oni fotas per fotilo. |
(2) |
Per kio oni skribas? Oni skribas per skribilo. |
(3) |
Per kio oni tranĉas? Oni tranĉas per tranĉilo. |
(4) |
Per kio oni komputas? Oni komputas per komputilo. |
(1) |
La patrino lavas la infanon. Kio okazas pri la infano? La infano laviĝas. |
(2) |
La kurado lacigas la viron. Kio okazas pri la viro? La viro laciĝas. |
(3) |
Ĉu heliĝas aŭ malheliĝas matene? Matene heliĝas. |
(4) |
Ĉu heliĝas aŭ malheliĝas vespere? Vespere malheliĝas. |
(1) |
Ana komencas farti malbone. Alivorte, kio okazas? Ana ekfartas malbone. (Ana ekmalbonfartas.) |
(2) |
Antaŭ dek minutoj komencis pluvi. Alivorte, kio okazis? Antaŭ dek minutoj ekpluvis. |
(3) |
La pomo komencis manĝi viron. Alivorte, kio okazis? La pomo ekmanĝis viron. |
(1) |
Ana havas patron kaj patrinon. Alivorte, kion havas Ana? Ana havas gepatrojn. |
(2) |
Ana havas fraton kaj fratinon. Alivorte, kion havas Ana? Ana havas gefratojn. |
(3) |
Kio estas knabo kaj knabino, per alia vorto? Knabo kaj knabino, per alia vorto, estas geknaboj. |
(1) |
Kioma horo estas? Estas la unua. (Estas la unua horo.) |
(2) |
Kioma horo estas? Estas la unua kaj duono. (Estas la unua horo kaj tridek minutoj.) |
(3) |
Kioma horo estas? Estas la kvara kaj kvindek tri. (Estas sep minutoj antaŭ la kvina.) |
(4) |
Kioma horo estas? Estas la oka kaj kvin. (Estas kvin minutoj post la oka.) |
(5) |
Kioma horo estas? Estas la dudek-dua kaj dek kvin. (Estas kvarono post la dudek-dua.) |
(1) |
Kion diras Ana? Ana diras: Donu al mi la panon, mi petas. |
(2) |
Kion diras la modelino? La modelino diras: Fotu min! |
(3) |
Kion diras la viro? La viro diras: Pardonu min! |
(4) |
Kion diras la virino? La virino diras: Kuru! |
(1) |
Kion Ana farus se ŝi havus multe da mono? Se Ana havus multe da mono, ŝi aĉetus novan biciklon. |
(2) |
Kion Maŭro farus se li havus multe da mono? Se Maŭro havus multe da mono, li aĉetus belan domon. |
(3) |
Kion Fang farus se ŝi havus multe da mono? Se Fang havus multe da mono, ŝi donacus ĝin al la Ruĝa Kruco. |
(4) |
Kion Petro farus se li havus multe da mono? Se Petro havus multe da mono, li vojaĝus al varma maro. |
(1) |
Kial la knabino ridas? La knabino ridas, ĉar ŝi estas feliĉa. |
(2) |
Kial la knabo ploras? La knabo ploras, ĉar li estas malfeliĉa. |
(3) |
Kial la knabo brakumas la hundon? La knabo brakumas la hundon, ĉar li ŝategas la hundon. |
(1) |
Kiom estas kvin plus tri? Kvin plus tri estas ok. |
(2) |
Kiom estas kvin minus tri? Kvin minus tri estas du. |
(3) |
Kiom estas dudek plus kvar? Dudek plus kvar estas dudek kvar. |
(4) |
Kiom estas dudek sep minus ok? Dudek sep minus ok estas dek naŭ. |
(1) |
Ĉu kvin estas pli granda numero ol tri? Jes, kvin estas pli granda numero ol tri. |
(2) |
Ĉu ses estas malpli granda numero ol dek? Jes, ses estas malpli granda numero ol dek. |
(3) |
Ĉu du estas malpli granda numero ol unu? Ne, du ne estas malpli granda numero ol unu. (Ne, du estas pli granda numero ol unu.) |
(4) |
Ĉu dek kvar estas pli granda numero ol kvardek? Ne, dek kvar ne estas pli granda numero ol kvardek. (Ne, dek kvar estas malpli granda numero ol kvardek. |
(1) |
Kiu numero estas la plej granda el: tri, kvin kaj du? Kvin estas la plej granda numero el tiuj. |
(2) |
Kiu numero estas la plej granda el: dek ok, dek naŭ kaj okdek? Okdek estas la plej granda numero el tiuj. |
(3) |
Kiu numero estas la malplej granda el: tri, kvin kaj du? Du estas la malplej granda numero el tiuj. |
(4) |
Kiu numero estas la malplej granda el: tricent, cent tridek kaj cent dek tri? Cent dek tri estas la malplej granda numero el tiuj. |
(1) |
Kio estas sur la vojo? Sur la vojo estas aŭto. |
(2) |
Kia estas la aŭto? La aŭto estas ruĝa. |
(3) |
Kiom da homoj estas en la aŭto? En la aŭto estas tri homoj. |
(4) |
Kie veturas la aŭto? La aŭto veturas sur la vojo. |
(5) |
Kien veturas la aŭto? La aŭto veturas al Tokio. |
(6) |
Kiel veturas la aŭto? La aŭto veturas malrapide. |
(7) |
Kiu veturigas la aŭton? Fang veturigas la aŭton. |
(1) |
Kiu instruas? Maŭro instruas. |
(2) |
Kion instruas Maŭro? Maŭro instruas Esperanton. |
(3) |
Al kiuj instruas Maŭro Esperanton? Maŭro instruas Esperanton al infanoj. |
(4) |
Kiel instruas Maŭro Esperanton al la infanoj? Maŭro amuze instruas Esperanton al la infanoj. |
(5) |
Kiam Maŭro amuze instruas Esperanton al la infanoj? Maŭro amuze instruas Esperanton al la infanoj tagmeze. |
(1) |
Kion volas Ana aĉeti? Ana volas aĉeti panon. |
(2) |
Kiu volas vendi panon al Ana? Petro volas vendi panon al Ana. |
(3) |
Kia estas la pano kiun Ana volas aĉeti? La pano, kiun Ana volas aĉeti, estas granda kaj nigra. |
(4) |
Kien Ana metas la panon? Ana metas la panon en la sakon. |
(5) |
Kiel Ana pagas? Ana pagas kontante. (Ana pagas per kontanta mono.) |
(6) |
Kiu pagigas ŝin? Petro pagigas ŝin. (Petro igas ŝin pagi.) |
(7) |
Kiam Ana aĉetas la panon? Je la oka horo kaj tridek kvin minutoj, Ana aĉetas la panon. |