Увійти

Запам'ятати мене

СЛОВНИК VORTARO*

Щоб відкрити словник, натисніть на кнопці, що вгорі. Пояснення по користуванню словником знаходяться на сторінках "Допомоги".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Допомога: * ? Більше....

БАЛАЧКА TUJMESAĜILO*

За допомогою цього пейджера, ви можете спілкуватися з іншими користувачами lernu!. Щоб запустити пейджер, натисніть на одну з кнопок, що вгорі. Подробиці - на сторінках "Допомоги".

Допомога * *

Переклад цієї частини lernu! ще не зроблений цією мовою
Існують переклади наступними мовами: eo ar bg ca cs da de el en es fa fi fr he hr hsb hu it ja ko lt nl no pl pt ru sk sl sv vi zh-cn zh-tw

Bildoj kaj demandoj

Parto 1 - "Kio estas tio?"

Kio estas tio?

Tio estas homo.
Tio estas virino.
Tio estas homo kaj virino.
Tio estas homo kaj tio estas virino.
Kio estas tio?

Tio estas homo.
Tio estas viro.
Tio estas homo kaj viro.
Tio estas homo kaj tio estas viro.
Kio estas tio?

Tio estas homo.
Tio estas viro.
Tio estas knabo.
Tio estas homo, viro kaj knabo.
Tio estas homo kaj tio estas viro kaj tio estas knabo.
Kio estas tio?

Tio estas homo.
Tio estas virino.
Tio estas knabino.
Tio estas homo, virino kaj knabino.
Tio estas homo kaj tio estas virino kaj tio estas knabino.


Parto 2 - "Kiu estas tiu?"

Kiu estas tiu?

Tiu estas Marko.
Marko tiu estas.
Marko estas tiu.
Kio estas tio?

Tio estas homo.
Tio estas viro.
Tio estas homo kaj viro.
Tio estas homo kaj tio estas viro.
Kio estas tio?

Tio estas homo.
Tio estas virino.
Tio estas homo kaj virino.
Tio estas homo kaj tio estas virino.
Kiu estas tiu?

Tiu estas Ana.
Ana tiu estas.
Ana estas tiu.


Parto 3 - "Kiu estas vi?"

Kiu estas vi?

Mi estas X.


Parto 4 - "Kio estas li/ŝi?"

Kio ŝi estas?

Ŝi estas homo.
Ŝi estas virino.
Kio li estas?

Li estas homo.
Li estas viro.
Li estas knabo.
Kio vi estas?

Mi estas homo.
Mi estas virino.
Mi estas viro.
Mi estas knabino.
Mi estas knabo.


Parto 5 - "Unu homo. Du homoj."

Kio estas tio?

Tio estas homo.
Tio estas unu homo.
Tio estas virino.
Tio estas unu virino.
Kio estas tio?

Tio estas homoj.
Tio estas du homoj.
Tio estas virinoj.
Tio estas du virinoj.


Parto 6 - "Kio estas ni/ili?"

Kio estas ili?

Ili estas homoj.
Homoj ili estas.
Kio estas ili?

Ili estas fruktoj.
Fruktoj ili estas.
"Kio estas ni?"

Vi estas homoj.
Vi estas virinoj.
Vi estas homoj kaj vi estas virinoj.


Parto 7 - "Kio estas ĝi?"

Kio estas ĝi?

Ĝi estas seĝo.
Seĝo ĝi estas.
Kio ĝi estas?

Ĝi estas pilko.
Pilko ĝi estas.
Kio estas ĝi?

Ĝi estas pomo.
Pomo ĝi estas.
Kio estas ĝi?

Ĝi estas hundo.
Hundo ĝi estas.
Kio estas ĝi?

Ĝi estas banano.
Banano ĝi estas.


Parto 8 - "Kiuj estas ili?"

Kiu li estas?

Li estas Marko.
Marko li estas.
Kiuj ili estas?

Ili estas Ana kaj Marko.
Ana kaj Marko ili estas.
Kiu vi estas?

Mi estas X.
Ana: "Kiu mi estas?"

Vi estas Ana.
Vi Ana estas.
Ana vi estas.
Ana estas vi.


Parto 9 - "Ŝi estas programisto."

Kio ŝi estas?

Ŝi estas programisto.
Ŝi programisto estas.
Kio li estas?

Li estas instruisto.
Li instruisto estas.
Kio ŝi estas?

Ŝi estas studento.
Estas ŝi studento.
Kio ili estas?

Ili estas fotistoj.
Fotistoj ili estas.


Parto 10 - "Kie li loĝas?"

Kie li loĝas?

Li loĝas en Kairo.
En Kairo li loĝas.
Kie ili loĝas?

Ili loĝas en domo.
Loĝas ili en domo.
Kie ŝi loĝas?

Ŝi loĝas en Novjorko.
Ŝi en Novjorko loĝas.
Kie li loĝas?

Li loĝas en apartamento.
En apartamento li loĝas.


Parto 11 - "Ĉu? Jes / Ne"

Ĉu li estas Marko?

Jes, li estas Marko.
Jes, Marko li estas.
Ĉu ĝi estas pilko?

Jes, ĝi estas pilko.
Jes, pilko ĝi estas.
Ĉu li studas?

Ne, li ne studas.
Ne, li ne studas. Li instruas.
Ne, li instruas.
Ĉu ili loĝas en domo?

Jes, ili loĝas en domo.
Jes, en domo ili loĝas.


Parto 12 - "Prezento"

Kiu vi estas?

Mi estas X.
Kie vi loĝas?

Mi loĝas en X.


Parto 13 - "Objekto (-n)"

Kiu fotas?

Ana fotas.
Fotas Ana.
Kion fotas Ana?

Ana fotas knabon.
Knabon fotas Ana.
Ana fotas viron.
Viron fotas Ana.
Ana fotas homon.
Homon fotas Ana.
Kiu manĝas?

Fang manĝas.
Manĝas Fang.
Kion manĝas Fang?

Fang manĝas pomon.
Pomon manĝas Fang.
Kiun fotas Ana?

Ana fotas Petron.
Petron fotas Ana.
Kion fotas Ana?

Ana fotas homon.
Homon fotas Ana.
Ana fotas viron.
Viron fotas Ana.


Parto 14 - "Objektoj (-jn)"

Kion manĝas Fang?

Fang manĝas fruktojn.
Fruktojn manĝas Fang.
Fang manĝas pomon kaj bananon.
Pomon kaj bananon manĝas Fang.
Kiujn fotas Ana?

Ana fotas Petron kaj Maŭron.
Petron kaj Maŭron fotas Ana.
Kion fotas Ana?

Ana fotas homojn.
Homojn fotas Ana.
Ana fotas virojn.
Virojn fotas Ana.


Parto 15 - "Kion li faras?"

Kion faras ili?

Ili fotas.
Fotas ili.
Kio ili estas?

Ili estas fotistoj.
Fotistoj ili estas.
Kion ŝi faras?

Ŝi programas.
Programas ŝi.


Parto 16 - "Kia? Bona."

Kia estas la pilko?

La pilko estas flava.
La pilko estas granda.
La pilko estas flava kaj granda.
Kia estas la vetero?

La vetero estas malbona.
Malbona estas la vetero.


Parto 17 - "Kiaj? Bonaj."

Kiaj estas la bananoj?

La bananoj estas flavaj.
La bananoj estas bonaj.
La bananoj estas flavaj kaj bonaj.
Kia estas la vetero?

La vetero estas bona.
Estas bona la vetero.
Kiaj estas la hundoj?

La hundoj estas grandaj.
Grandaj estas la hundoj.


Parto 18 - "Kiajn? Bonajn."

Kian pomon havas Ana?

Ana havas grandan pomon.
Ana havas ruĝan pomon.
Ana havas grandan kaj ruĝan pomon.
Kiajn harojn havas Fang?

Fang havas malhelajn harojn.
Malhelajn harojn havas Fang.
Kiajn hundojn fotas Ana?

Ana fotas grandajn hundojn.
Nigrajn hundojn fotas Ana.
Ana fotas nigrajn kaj grandajn hundojn.
Grandajn kaj nigrajn hundojn fotas Ana.


Parto 19 - "-is, -as"

Kion faris Ana?

Ana fotis.
Fotis Ana.
Kion faras Fang?

Fang manĝas.
Fang manĝas fruktojn.
Kion manĝis Fang?

Fang manĝis fruktojn.
Fang fruktojn manĝis.
Fruktojn manĝis Fang.
Fruktojn Fang manĝis.
Kion faras la viro?

La viro faligas arbon.
La viro arbon faligas.


Parto 20 - "-os"

Kion faros Fang?

Fang manĝos.
Manĝos Fang.
Kion fotos Ana?

Ana fotos pomon.
Ana pomon fotos.
Pomon fotos Ana.
Pomon Ana fotos.
Kian pomon fotos Ana?

Ana fotos grandan pomon.
Ana fotos pomon grandan.
Ana grandan pomon fotos.
Ana pomon grandan fotos.
Pomon grandan fotos Ana.
Pomon grandan Ana fotos.
Kion faros la viro?

La viro faligos arbon.
La viro arbon faligos.


Parto 21 - "Kiel? -e"

Kiel fartas Ana?

Ana fartas malbone.
Ana malbone fartas.
Malbone fartas Ana.
Kiel kuras la knabino?

La knabino rapide kuras.
La knabino kuras rapide.
Rapide kuras la knabino.
Kuras la knabino rapide.
Kiel fartas Fang?

Fang fartas bone.
Fang bone fartas.
Bone fartas Fang.


Parto 22 - "Kiam?"

Kiam studas Ana?

Ana studas matene.
Ana matene studas.
Matene Ana studas.
Kiam instruas Maŭro?

Maŭro instruas vespere.
Maŭro vespere instruas.
Vespere instruas Maŭro.
Kiam dormas Petro?

Petro dormas nokte.
Petro nokte dormas.
Nokte dormas Petro.


Parto 23 - "Kie?"

Kie estas la pilko?

La pilko estas sur la tablo.
La pilko sur la tablo estas.
Sur la tablo estas la pilko.
Kie estas Ana?

Ana estas en domo.
Ana en domo estas.
En domo estas Ana.
En domo Ana estas.
Estas en domo Ana.
Estas Ana en domo.
Kie estas la hundo?

La hundo estas malantaŭ la tablo.
La hundo estas malantaŭ tablo.
La hundo malantaŭ la tablo estas.


Parto 24 - "Kien?"

Kien iras la viro?

La viro iras ĝis la domo.
La viro ĝis la domo iras.
Ĝis la domo iras la viro.
Kien iras la viro?

La viro iras al la domo.
La viro al la domo iras.
Al la domo iras la viro.


Parto 25 - "Kies? De Fang."

Kies estas la fotilo?

La fotilo estas de Ana.
La fotilo de Ana estas.
Kies estas la komputilo?

La komputilo estas de Maŭro.
La komputilo de Maŭro estas.


Parto 26 - "De kie vi estas?"

De kie estas Fang?

Fang estas de Ĉinio.
Fang estas de la lando Ĉinio.
Fang de Ĉinio estas.
De Ĉinio estas Fang.
De kie estas Maŭro?

Maŭro estas de Italio.
Maŭro estas de la lando Italio.
Maŭro de Italio estas.
De Italio estas Maŭro.


Parto 27 - "Numeroj"

Kiuj numeroj estas sur la tabulo?

Sur la tabulo estas la numeroj dek du kaj dek naŭ.
La numeroj dek du kaj dek naŭ.
Dek du kaj dek naŭ.
Kiuj numeroj estas sur la tabulo?

Sur la tabulo estas la numeroj dudek kaj tridek kvin.
La numeroj dudek kaj tridek kvin.
Dudek kaj tridek kvin.


Parto 28 - "Kiom?"

Kiom kostas la pilko?

La pilko kostas ok stelojn.
Ok stelojn kostas la pilko.
Kiom kostas la fotilo?

La fotilo kostas tricent kvardek sep stelojn.
Tricent kvardek sep stelojn kostas la fotilo.
Kiom longe ŝi kuris?

Ŝi kuris kvin kilometrojn.
Kvin kilometrojn ŝi kuris.
Kiom aĝas Ana?

Ana aĝas dek ok jarojn.
Dek ok jarojn aĝas Ana.


Parto 29 - "Kiom da ...?"

Kiom da fruktoj estas sur la tablo?

Sur la tablo estas kvar fruktoj.
Estas kvar fruktoj sur la tablo.
Kvar fruktoj estas sur la tablo.
Kiom da horoj havas unu tagnokto?

Unu tagnokto havas dudek kvar horojn.
Dudek kvar horojn havas unu tagnokto.
Kiom da jaroj havas Ana?

Ana havas dek ok jarojn.
Dek ok jarojn havas Ana.


Parto 30 - "Ĉu vi ŝatas -i?"

Ĉu la viro ŝatas la hundon?

Ne, la viro ne ŝatas la hundon. Li estas malhundema.
Ne, la viro ne ŝatas la hundon.
Ĉu ili ŝatas foti?

Jes, ili ŝatas foti. Ili estas fotemaj.
Jes, ili ŝatas foti.
Ĉu Ana ŝatas studi?

Jes, Ana ŝatas studi. Ŝi estas studema.
Jes, Ana ŝatas studi.


Parto 31 - "-em-"

Fang tre ŝatas kuri. Kia persono estas Fang?

Fang estas kurema persono.
Kurema persono estas Fang.
Maŭro tre ŝatas instrui. Kia persono estas Maŭro?

Maŭro estas instruema persono.
Instruema persono estas Maŭro.


Parto 32 - "-ul-"

Ana estas juna, do kio ŝi estas?

Ŝi estas junulo.
Junulino ŝi estas.
Petro estas dormema, do kio li estas?

Li estas dormemulo.
Dormemulo li estas.
Petro estas dormema, do kia persono li estas?

Li estas dormema persono.
Dormema persono li estas.
La viro estas maljuna, do kio li estas?

Li estas maljunulo.
Estas li maljunulo.


Parto 33 - "-ist-"

Ili profesie fotas, do kio ili estas?

Ili estas fotistoj.
Fotistoj ili estas.
La ideologio de Lenin estis komunismo, do kio li estis?

Li estis komunisto.
Estis li komunisto.
La hobio de Ana estas Esperanto, do kio ŝi estas?

Ŝi estas esperantisto.
Esperantisto ŝi estas.


Parto 34 - "-et-"

Kio estas malgranda knabino, per alia vorto?

Malgranda knabino, per alia vorto, estas knabineto.
Knabineto.


Parto 35 - "-eg-"

Kio estas grandaj hundoj, per alia vorto?

Grandaj hundoj, per alia vorto, estas hundegoj.
Hundegoj.
Kio estas granda pomo, per alia vorto?

Granda pomo, per alia vorto, estas pomego.
Pomego.


Parto 36 - "-ig-"

Kion faras la arbo?

La arbo falas.
Falas la arbo.
Kion faras la viro?

La viro faligas la arbon.
La arbon faligas la viro.
La viro igas la arbon fali.
Kion faras la virino?

La virino kurigas la ĉevalon.
La virino ĉevalon kurigas.
La virino igas la ĉevalon kuri.
Kion faras la muziko?

La muziko dancigas la junulojn.
Dancigas junulojn la muziko.
La muziko igas la junulojn danci.


Parto 37 - "-il-"

Per kio oni fotas?

Oni fotas per fotilo.
Per fotilo oni fotas.
Per kio oni tranĉas?

Oni tranĉas per tranĉilo.
Per tranĉilo oni tranĉas.
Per kio oni skribas?

Oni per skribilo skribas.
Skribas oni per skribilo.


Parto 38 - "-iĝ-"

Kion faras la patrino?

La patrino lavas la infanon.
La patrino infanon lavas.
La patrino lavas la infanon. Kio okazas pri la infano?

La infano laviĝas.
Laviĝas la infano.
Ĉu heliĝas malheliĝas matene?

Heliĝas matene.
Matene heliĝas.
La kurado lacigas la viron. Kio okazas pri la viro?

La viro laciĝas.
Laciĝas la viro.


Parto 39 - "ek-"

Antaŭ dek minutoj komencis pluvi. Alivorte, kio okazis?

Antaŭ dek minutoj ekpluvis.
Ekpluvis antaŭ dek minutoj.
Ana komencas farti malbone. Alivorte, kio okazas?

Ana ekfartas malbone.
Ana malbone ekfartas.
La pomo komencis manĝi viron. Alivorte, kio okazis?

La pomo ekmanĝis viron.
Viron la pomo ekmanĝis.


Parto 40 - "ge-"

Ana havas patron kaj patrinon. Alivorte, kion havas Ana?

Ana havas gepatrojn.
Gepatrojn havas Ana.
Kio estas knabo kaj knabino, per alia vorto?

Geknaboj.
Knabo kaj knabino per alia vorto estas geknaboj.


Parto 41 - "Kioma horo estas?"

Kioma horo estas?

Estas la unua horo.
Estas la dek tria.
Kioma horo estas?

Estas la oka horo kaj kvin minutoj.
Estas kvin minutoj post la oka.
Kioma horo estas?

Estas la unua horo kaj tridek minutoj.
Estas la unua kaj duono.
Kioma horo estas?

Estas la dudek-dua horo kaj dek kvin minutoj.
Estas kvarono post la dudek-dua.
Estas la deka kaj kvarono.


Parto 42 - "-u"

Kion diras la virino?

La virino diras: Kuru! La virino diras: Ekkuru! La virino diras: Startu! La virino diras: Kuru rapide!
Kion diras la viro?

La viro diras: Pardonu min! Pardonu min!
Kion diras Ana?

Ana diras: Donu al mi la panon, mi petas.
Ana diras: Donu al mi la panon.


Parto 43 - "-us"

Kion farus Maŭro se li havus multe da mono?

Se Maŭro havus multe da mono li aĉetus domon.
Se Maŭro havus multe da mono li aĉetus belan domon.
Kion farus Fang se ŝi havus multe da mono?

Se Fang havus multe da mono ŝi donacus ĝin.
Se Fang havus multe da mono ŝi donacus ĝin al la Ruĝa Kruco.
Kion farus Petro se li havus multe da mono?

Se Petro havus multe da mono li vojaĝus.
Se Petro havus multe da mono li vojaĝus al varma maro.


Parto 44 - "Kial? Ĉar..."

Kial la knabo ploras?

La knabo ploras ĉar li estas malfeliĉa.
Ĉar li estas malfeliĉa.
Kial la knabo brakumas la hundon?

La knabo brakumas la hundon ĉar li ŝategas la hundon.
Ĉar li ŝategas la hundon.


Parto 45 - "Plus kaj minus"

Kiom estas ok plus du?

Ok plus du estas dek.
Kiom estas ok minus du?

Ok minus du estas ses.
Kiom estas tridek plus sep?

Tridek plus sep estas tridek sep.


Parto 46 - "Pli (ol)"

Ĉu naŭ estas pli granda numero ol tri?

Jes, naŭ estas pli granda numero ol tri.
Jes, naŭ estas pli granda ol tri.
Ĉu naŭ estas pli granda numero ol dek?

Ne, naŭ ne estas pli granda numero ol dek.
Ne, naŭ estas malpli granda numero ol dek.
Ĉu dek tri estas malpli granda numero ol dudek?

Jes, dek tri estas malpli granda numero ol dudek.
Jes, dek tri estas malpli granda ol dudek.


Parto 47 - "Plej (el)"

Kiu numero estas la plej granda el: ses, du kaj naŭ?

Naŭ estas la plej granda numero el tiuj.
Naŭ estas la plej granda el tiuj.
Kiu numero estas la malplej granda el: kvin, tri, du kaj ok?

Du estas la malplej granda numero el tiuj.
Du estas la malplej granda el tiuj.
Kiu numero estas la malplej granda el: okdek tri, tridek ok kaj cent dek ok?

Tridek ok estas la malplej granda numero el tiuj.
Tridek ok estas la malplej granda el tiuj.
Kiu numero estas la plej granda el: dek, dek du kaj dudek?

Dudek estas la plej granda numero el tiuj.
Dudek estas la plej granda el tiuj.


Parto 48 - "Pri aŭto"

Kio estas sur la vojo?

Sur la vojo estas aŭto.
Aŭto estas sur la vojo.
Kiom da homoj estas en la aŭto?

En la aŭto estas tri homoj.
Tri homoj estas en la aŭto.
Kia estas la aŭto?

La aŭto estas ruĝa.
Ruĝa estas la aŭto.
Kie veturas la aŭto?

Sur la vojo veturas la aŭto.
La aŭto veturas sur vojo.
Kien veturas la aŭto?

Al Tokio veturas la aŭto.
La aŭto veturas al Tokio.


Parto 49 - "Pri lernejo"

Kion instruas Maŭro?

Esperanton instruas Maŭro.
Maŭro instruas Esperanton.
Al kiuj Maŭro instruas Esperanton?

Al la infanoj Maŭro instruas Esperanton.
Maŭro instruas Esperanton al la infanoj.


Parto 50 - "Pri vendejo"

Kiu volas vendi panon?

Petro volas vendi panon.
Volas vendi panon Petro.
Kien Ana metas la panon?

Ana metas la panon en la sakon.
En la sakon Ana metas la panon.
Kiel Ana pagas?

Ana pagas kontante.
Kontante pagas Ana.
Kiu pagigas ŝin?

Petro pagigas ŝin.
Petro igas ŝin pagi.