Увійти

Запам'ятати мене

СЛОВНИК VORTARO*

Щоб відкрити словник, натисніть на кнопці, що вгорі. Пояснення по користуванню словником знаходяться на сторінках "Допомоги".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Допомога: * ? Більше....

БАЛАЧКА TUJMESAĜILO*

За допомогою цього пейджера, ви можете спілкуватися з іншими користувачами lernu!. Щоб запустити пейджер, натисніть на одну з кнопок, що вгорі. Подробиці - на сторінках "Допомоги".

Допомога * *

Переклад цієї частини lernu! ще не зроблений цією мовою
Існують переклади наступними мовами: eo ar ca cs de el en fa fi fr he hsb hu it ko nl no pl pt sk sl sv vi zh-cn zh-tw

Pri La Fundamento

La tria parto de la libro Fundamento de Esperanto nomiĝas:


EKZERCARO
de la lingvo internacia « Esperanto »

En 1894 Zamenhof komentis la ekzercaron jene:

Ĝis nun pri nia lingvo ekzistis nur sekaj gramatikoj kaj vortaroj (...). Kiu volis lerni nian lingvon, devis aŭ simple ellerni la gramatikon kaj sekan amason da vortoj, aŭ preni ian libron, skribitan en nia lingvo, kaj tradukadi ĝin kun helpo de la komuna vortaro: libro por sistema lernado, por sinekzercado — ne ekzistis. Sed nur malmultaj havas tiom da pacienco, por lerni per serĉado de ĉiu vorto en la vortaro; tio ĉi faradis la lernadon de nia lingvo malfacila kaj malagrabla (precipe por tiuj personoj, kiuj, ne konante la ĉefajn eŭropajn lingvojn, devis ĉe la lernado serĉi ĉiun vorton en la vortaro).

La "Ekzercaro" konsistas el 42 paragrafoj da sistemaj ekzercoj en nia lingvo; sub ĉiu paragrafo estas donitaj tiuj vortoj kaj formoj gramatikaj, kiuj sin trovas en ia paragrafo, kun traduko en la lingvoj franca, angla, germana, rusa kaj pola. La "Ekzercaro" donas al ĉiu komencanto, de kia ajn el la montritaj nacioj li estas, la eblon facile kaj sisteme ellerni nian lingvon.


Kiel vi vidis, la originala versio de la "Ekzercaro" havas tradukojn en kvin lingvoj. Ĉe lernu! estas tradukoj en pli da lingvoj kaj krome la tradukoj en la franca, angla, germana, rusa kaj pola ne ĉiam tute kongruas kun la originalaj tradukoj pro tio ke la lingvoj iom ŝanĝiĝis dum la lastaj cent jaroj.

En la sekvaj paĝoj vi havos eblon trairi la ekzercojn de la "Ekzercaro". Ni aldonis sonon, tiel ke vi povu aŭskulti ĉiujn tekstojn kaj krome vi povas ekzerci vortojn per la vortlernada modulo kaj fari plenigekzercon.