Увійти

Запам'ятати мене

СЛОВНИК VORTARO*

Щоб відкрити словник, натисніть на кнопці, що вгорі. Пояснення по користуванню словником знаходяться на сторінках "Допомоги".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Допомога: * ? Більше....

БАЛАЧКА TUJMESAĜILO*

За допомогою цього пейджера, ви можете спілкуватися з іншими користувачами lernu!. Щоб запустити пейджер, натисніть на одну з кнопок, що вгорі. Подробиці - на сторінках "Допомоги".

Допомога * *

Переклад цієї частини lernu! ще не зроблений цією мовою
Існують переклади наступними мовами: eo ar ca cs de el en fa fi fr he hsb hu it ko nl no pl pt sk sl sv vi zh-cn zh-tw

Pri La Fundamento

En la Fundamento de Esperanto aperas ankaŭ vortaro kun tradukoj en kvin lingvoj (la franca, angla, germana, pola kaj rusa). La tuta nomo de tiu vortaro estas "Universala Vortaro de la Lingvo Internacia Esperanto" (mallonge "Universala Vortaro" aŭ "UV"). En ĝi aperas ĉirkaŭ 2600 radikoj (= radikvortoj sen finaĵo) kaj krome ĉirkaŭ 150 vortetoj (kiuj ne bezonas finaĵon) kaj la 11 gramatikaj finaĵoj.

Oni povas dividi la radikojn en la Universala Vortaro en 3 signifokategoriojn (ofte nomatajn "karakteroj"):

  1. Verbaj (aŭ "agaj") radikoj - T.e. radikoj, kiuj nomas agon. En la Universala Vortaro ili estas tradukitaj per verboj en la kvin naciaj lingvoj. Ili aperas en modernaj vortaroj (kaj ankaŭ en la vortlistoj de la Ekzercaro) kun i-finaĵo ĉe la baza formo, ekzemple: "iri", "ridi", "vivi".

  2. Adjektivaj (aŭ "ecaj") radikoj – T.e. radikoj, kiuj nomas econ. En la Universala Vortaro ili havas tradukojn adjektivajn aŭ adverbajn. En modernaj vortaroj (kaj en la Ekzercaro) ili ordinare aperas kun a-finaĵo ĉe la baza formo, ekzemple: "bona", "forta", "longa".

  3. Substantivaj radikoj - T.e. radikoj, kiuj nomas objekton, homon, beston, kreskaĵon, substancon, abstraktaĵon ktp. En la Universala Vortaro ili estas tradukitaj per substantivoj. Ili aperas en modernaj vortaroj (kaj en la Ekzercaro) ordinare kun o-finaĵo ĉe la baza formo, ekzemple: "domo", "homo", "muziko".

Ankaŭ la afiksojn (prefiksojn kaj sufiksojn) oni povas kalkuli al la radikoj. Iuj el ili estas klaseblaj kiel verbaj ("-ig-", "-iĝ-"...), aliaj kiel adjektivaj ("-ebl-", "-em-"...) kaj ankoraŭ aliaj kiel substantivaj ("-aĵ-", "-ul-", "-in-", "-ej-"...). Sed kelkaj ne estas tiamaniere klaseblaj ("-um-", "-et-", "-eg-", "-ant-", "-at-", "mal-"...).

Estas utile scii ĉu la karaktero (= la baza signifo) de radiko estas verba, adjektiva aŭ substantiva por povi ĝuste fari diversajn vortformojn el ĝi. Vi povas legi pri tio tiu temo ĉi tie.

Krome troviĝas en UV:

  • Vortetoj – Vortoj kiuj ne bezonas finaĵon, sed estas vortoj jam per si mem, ekzemple: "pli", "tro", "tre", "mi". Oni ordinare ne parolas pri "karakteroj" de vortetoj.
  • Finaĵoj – La 11 gramatikaj finaĵoj: -O, -A, -E, -I, -AS, -IS, -OS, -US, -U, -J, -N.

Antaŭparolo de la Universala Vortaro

"Ĉion, kio estas skribita en la lingvo internacia Esperanto, oni povas kompreni kun helpo de tiu ĉi vortaro. Vortoj, kiuj formas kune unu ideon, estas skribataj kune, sed dividataj unu de la alia per streketo, tiel ekzemple la vorto « frat'in'o », prezentante unu ideon, estas kunmetita el tri vortoj, el kiuj ĉiun oni devas serĉi aparte."

Rimarku, ke tiu teksto nomas unuopajn radikojn, afiksojn kaj eĉ finaĵojn "vortoj". Nuntempe la lingvistoj uzas la terminon "morfemo", por tio, kion Zamenhof nomis "vorto". Oni povas ankaŭ paroli pri signifoportantaj lingvoelementoj.


Parteto el la Universala Vortaro

  • a marque l’adjectif; ex. hom' homme ― hom'a humain | termination of adjectives; e. g. hom' man ― hom'a human | bezeichnet das Adjektiv; z. B. hom' Mensch ― hom'a menschlich | означаетъ прилагательное; напр. hom' человѣкъ ― hom'a человѣческій | oznacza przymiotnik; np. hom' człowiek ― hom'a ludzki.
  • abat' abbé | abbot | Abt | аббатъ | opat.
  • abel' abeille | bee | Biene | пчела | pszczoła.
  • abi' sapin | fir | Tanne | ель | jodła.
  • abomen' abomination | abomination | Abscheu | отвращеніе | odraza.
  • abon' abonner | subscribe | abonniren | подписываться | prenumerować.
  • ablativ' ablatif | ablative | Ablativ | творительный падежъ | narzędnik.
  • abrikot' abricot | apricot | Aprikose | абрикосъ | morela.
  • absces' abcès | abscess | Geschwür, Eiterbeule | нарывъ | wrzód.
  • absint' absinthe | absinthium | Wermuth | полынь | piołunkówka.
  • acer' érable | maple | Ahorn | кленъ | klon.
  • aĉet' acheter | buy | kaufen | покупать | kupować.
    • sub'aĉet' corrompre | corrupt | bestechen | подкупать | przekupyvać.
  • acid' aigre | sour | sauer | кислый | kwaśny.
  • ad' marque durée dans l’action; ex. paf' coup de fusil ― pafad' fusillade | denotes duration of action; e. g. danc' dance ― danc'ad' dancing | bezeichnet die Dauer der Thätigkeit; z. B. danc' der Tanz ― danc'ad' das Tanzen | означаетъ продолжительность дѣйствія; напр. ir' идти ― ir'ad' ходить, хаживать | oznacza trwanie czynności; np. ir' iść ― ir'ad' chodzić.
  • adiaŭ adieu | good-by | lebe wohl | прощай | bądź zdrów.
  • adjektiv' adjectif | adjective | Eigenschaftswort | имя прилагательное | przymiotnik.
  • ...

Jen se vi volas vidi la tutan vortliston: Universala Vortaro



Вправи  Пояснення