Увійти

Запам'ятати мене

СЛОВНИК VORTARO*

Щоб відкрити словник, натисніть на кнопці, що вгорі. Пояснення по користуванню словником знаходяться на сторінках "Допомоги".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Допомога: * ? Більше....

БАЛАЧКА TUJMESAĜILO*

За допомогою цього пейджера, ви можете спілкуватися з іншими користувачами lernu!. Щоб запустити пейджер, натисніть на одну з кнопок, що вгорі. Подробиці - на сторінках "Допомоги".

Допомога * *

Vojaĝo en Esperanto-lando

Boris Kolker

Vojaĝo en Esperanto-lando

Perfektiga kurso de Esperanto
kaj
Gvidlibro pri la Esperanta kulturo

Tria eldono reviziita
Redaktoro Viktor Aroloviĉ
Universala Esperanto-Asocio
Rotterdam
2005

Gvidlibro por verdaj vojaĝantoj

Somere de 1993 mi studis en la famaj someraj Esperanto-kursoj ĉe la Usona Ŝtata Universitato de San-Francisko. Inter niaj instruistoj estis membro de la Akademio de Esperanto, Boris Kolker, kiu nur du semajnojn pli frue enmigris Usonon el Rusio.

Estis tiam ke mi konatiĝis kun la unua eldono de lia lernolibro "Vojaĝo en Esperanto-lando. Perfektiga kurso de Esperanto", kiun studis la kursanoj de la tria nivelo.

Ni amikiĝis, kaj estas rimarkinda fakto ke mi ne povis tiam imagi, vivo estas tia, ke post kvin jaroj mi estos elektita prezidanto de UEA kaj en tiu rolo partoprenos en la publikigo de la dua eldono de tiu bonega libro, tre interesa kaj tre utila por novaj kaj malnovaj uzantoj de Esperanto.

La dua eldono de la libro, radikale prilaborita, estas siaspeca resumo pri la Esperanto-kulturo je la fino de la 20-a jarcento kaj tial ricevis iom pli longan titolon: "Vojaĝo en Esperanto-lando. Perfektiga kurso de Esperanto kaj gvidlibro pri la Esperanta kulturo".

La ĉefa celo de la libro estas draste plialtigi la aktivan lingvoregon, kaj tio estas farata ne altrude sed surbaze de zorge selektitaj (model-lingvaj) tekstoj kaj originalaj ekzercoj.

Iom provoka estas la devizo de la libro: Esperanto estu regata samnivele kiel la gepatra lingvo! Tio, kompreneble, estas idealo kiun ni ĉiuj, helpate de la libro, celos atingi.

Plimulto de la lernolibraj tekstoj estas mallongaj, do facile percepteblaj kaj ĝueblaj. Ili peras al la leganto la fascinan mondon de la Esperanto-kulturo. La komentoj edukas la studanton esti altklera membro de Esperantujo.

La lingvaj ekzercoj, pensigaj kaj ofte surprizaj, celas evoluigi aktivan lingvoregon kaj literaturan kreemon. La aŭtoro sukcesis kolekti malfacile troveblajn informojn, do "Vojaĝo" estas iomgrade moderna enciklopedieto de Esperanto.

Ĉi tie enestas grandaj kvantoj da nomoj de eminentaj esperantistoj (ofte kun ĝisdatigitaj biografietoj) kaj titoloj de elstaraj Esperanto-libroj; preskaŭ ĉiuj tiuj libroj estas akireblaj ĉe la libroservo de UEA aliaj libroservoj. "Vojaĝo" entenas Esperantajn formojn de multegaj personaj kaj geografiaj nomoj.

Inter la celoj de la libro estas plivigligi la vivon de Esperanto-kluboj, konsciigi kaj erudiciigi la esperantistojn pri la Esperanto-kulturo, plifortigi emocian ligon kun Esperanto kaj la Esperanto-komunumo. Tial estas salutinda la enmeto de tiurilataj brilaj eseoj de Claude Piron, William Auld, Joel Brozovsky, Sergej Kuznecov.

Prezento de enigmoj pri la vivo kaj agado de Ludoviko Zamenhof elvokos ĝeneralan intereson.

Super ĉio, la libro celas grave ankaŭ plibonigon de transnacia edukado, tial aperas novaj tre interesaj tekstoj pri kelkaj pliaj landoj.

Novaj beletraĵoj prozaj kaj poeziaj faras la libron pli alloga. Krome, ĝi ja estas multflanka fotoalbumo pri Esperantujo.

La unuan eldonon de "Vojaĝo" publikigis la ŝtata fremdlingva eldonejo "Progreso" en Moskvo kaj mi komprenas ke por stimuli ties interesiĝon pri la publikigo, la libro estis kompilita iom rusiocentrisme. Tiu rusiocentrismo de la unua eldono estis neevitebla, sed nun grandparte eliminita.

Mi deziras al ĉiuj legantoj kaj studantoj agrablan vojaĝon en nia mirinda Esperantujo kun la kompetenta ĉiĉerono, Boris Kolker.

Kep Enderby,
membro de la Honora Patrona Komitato de UEA

Bonvenon en Esperanto-landon!

AŭtobusoSaluton, amiko! Jes, en nia komforta aŭtobuso, vojaĝonta en Esperanto-lando, estas unu libera loko. Kion ni faros dum la vojaĝo? Ni konatiĝos kun la historio, kulturo, kutimoj, vidindaĵoj de tiu belega lando, kun ĝiaj plej interesaj homoj. Kaj ni tiel profunde studos ĝian lingvon, ke vi povos fariĝi civitano de tiu lando, kiu ne estas sur la geografia karto. Mi diros al vi sekreton: se vi montros vin interesiĝema, laborema kaj kapabla, ĉe la fino de nia vojaĝo vi, eble, ricevos propran pecon da tero sur la plej alta monto de tiu lando - Verda Parnaso. Okupu do la lokon, amiko, kaj vojaĝu kun ni! Ek!

Kara leganto! Vi tenas en la manoj unikan libron, kiu celas:

  • instrui liberan kaj krean regadon de Esperanto ĝis tia grado, ke vi povos ne nur facile legi ajnan libron, sed ankaŭ verki bonstile;
  • enkonduki vin en la Esperanto-literaturon kaj pli vaste - en la Esperanto-kulturon;
  • prezenti al vi la laboron de modela Esperanto-klubo kaj trejni vin por fariĝi spertulo kaj aktivulo en la Esperanto-movado;
  • pliriĉigi viajn ĝeneralajn konojn.

Certe, tiu ĉi libro ne povas enhavi ĉion, sed ĝi konsilos al vi, kion legi kaj kion fari plu. Aliflanke, mi estos feliĉa, se vi ne trovos en ĝi enuon kaj banalecon.

La libro estas verkita kvazaŭ taglibro de ideala Esperanto-klubo, en kiu vi renkontiĝos kun steloj de la Esperanto-kulturo kaj ankaŭ kun (dume) malpli konataj Esperanto-landanoj.

La tekstoj plejparte estas originale verkitaj en Esperanto kaj jam ie publikigitaj. Principe, ili estas prenitaj senŝanĝe, kvankam pro didaktikaj kaj redaktaj kaŭzoj kelkaj tekstoj estas iomete modifitaj, multaj tekstoj estas mallongigitaj, preskaŭ ĉiuj tekstoj estas komentitaj.

La ĉefa materialo de la libro estas la tekstoj. Unue legu la tekston kaj penu kompreni la ĝeneralan sencon, tute ne uzante vortaron. Poste relegu ĝin, denove sen vortaro kaj penu kompreni ĝin laŭeble detale. Ankoraŭfoje tralegu la tekston, jam uzante la vortaron, por kompreni ĉiujn detalojn. Kaj tralegu la tekston lastfoje, denove sen helpo de vortaro, kaj konvinkiĝu, ke ne restis malklaraj lokoj. Ne rapidu, ĝuu la legadon kaj studadon.

En la lernolibro estas uzitaj diversaj tipoj de ekzercoj, ĉefe de krea karaktero. Estas dezirinde (kvankam ne nepre) plenumadi ĉiujn ekzercojn.

En "Vojaĝo" troviĝas amaso da diverslingvaj propraj nomoj. Por tiuj nomoj, kiuj ne estas prononceblaj kiel Esperantaj vortoj, estas aldonitaj en oblikvaj krampoj iliaj prononcindikoj per la literoj de la Esperanto-alfabeto. La akcento estas montrata per dekstra korno super la akcentata vokalo. La rusaj kaj bulgaraj nomoj estas prezentitaj per Esperant-litera transskribo, kun indiko (ĉe la unua apero en la libro) de la akcentata vokalo, se ĝi ne estas antaŭlasta en la vorto.

Estas supozate, ke la leganto (studanto) jam bone konas bazan kurson de Esperanto kaj havas bonan vortaron. La lernolibro estas uzebla por memstara, koresponda klasa studado. En ajna okazo helpo de spertaj lingvoparolantoj estas dezirinda.

Ankaŭ la personoj, kiuj libere regas la lingvon, tralegos la libron kun intereso kaj utilo, unue, ĉar ĝi enhavas elstarajn literaturajn tekstojn; due, ĉar ĝi estas siaspeca moderna enciklopedieto de Esperanto kun multaj ĝisdatigitaj, malfacile troveblaj informoj; trie, ĉar ĝi ebligas radikale plibonigi la vivon de Esperanto-kluboj; kvare, ĉar ĝi havigas riĉan materialon, racian kaj emocian, uzeblan en la ekstera informado; kaj fine, ĉar "Vojaĝo" estas lingvonormiga verko kaj bona bazo por prepariĝi al la internaciaj ekzamenoj.

Mi esperas, ke ĉiu povos ĉerpi el tiu ĉi libro ne nur novajn konojn, sed ankaŭ inspiron kaj entuziasmon.

La unuan eldonon de "Vojaĝo" publikigis la prestiĝa eldonejo "Progreso" en Moskvo en la jaro 1992. Mi klopodis, ke la sekvaj eldonoj estu pli internaciaj, Esperantaj, enhavoriĉaj, allogaj kaj efikaj. Multaj tekstoj estas forigitaj alilokitaj. Aperis pluraj novaj tekstoj. La komentoj kaj ekzercoj estis intense prilaboritaj.

"Vojaĝo" estas legata kaj studata en la tuta mondo. Ankaŭ mi instruis per ĝi en la someraj kursoj ĉe la Ŝtata Universitato de San-Francisko kaj Universitato de Hartfordo (Usono). Krome mi instruas per ĝi en la Internacia Perfektiga Koresponda Kurso (IPKK). La sperto montras, ke la krea lingvorego de la "vojaĝantoj" okulfrape kreskas de leciono al leciono.

Tiu ĉi libro ne povus aperi sen helpo de multaj personoj. Unue, mi dankas William Auld kaj Marjorie Boulton, kiuj kreis antaŭ mi samtipajn lernolibrojn, "Paŝoj al plena posedo" kaj "Faktoj kaj fantazioj", respektive; iliaj lernolibroj kaj "Vojaĝo en Esperanto-lando" bone kompletigas unu la alian. Due, mi dankas sennombrajn personojn, kiuj kontribuis al tiu ĉi libro: verkis tradukis tekstojn, reviziis siajn tekstojn, donis informojn konsilojn, recenzis kaj komentis. Trie, mi dankas la redaktoron Viktor Aroloviĉ, kiu uzis sian ĝeneralan erudicion, sian lingvan, movadan, redaktistan kaj provlegistan kompetentecon por laŭeble minimumigi mankojn en la libro; kaj ankaŭ Aleksandron Ŝevĉenko kaj Aleksandron Melnikov, dank' al kiuj povis aperi la unua eldono. Kvare, mi dankas nian centran Esperanto-organizaĵon UEA (kies komitatano kaj ĉefdelegito mi estis dum pluraj jaroj) pro la publikigo de la sekvaj eldonoj, kaj speciale jenajn personojn: Osmo Buller, Renato Corsetti, Kep Enderby, Roy McCoy, Rob Moerbeek, Trevor Steele kaj la brilan grafikiston Francisco Veuthey. Fine, mi dankas mian edzinon Esther Kolker, kiu ekde nia juneco "vojaĝas" kun mi en Esperanto-lando kaj helpas min en ĉiuj aferoj.

Esperanto estas tiel bona lingvo, ke ĝi meritas esti parolata sed ne balbutata. Esperanto-lando estas tiel ĉarma lando, ke ĝi meritas esti enloĝata de lingve altkleraj civitanoj sed ne de duon-analfabetoj ĉiam pretaj elmigri en Mal-Esperanto-landon. Regi Esperanton perfekte povas ĉiu, ankaŭ vi, kara leganto. Ekdeziru tion kaj iom klopodu por realigi tiun deziron. La rezultoj superos viajn esperojn kaj atendojn. Nin gvidu la devizo: Esperanto estu regata samnivele kiel la gepatra lingvo!

Se vi havos deziron, vi povos skribi al mi laŭ la retadresoj: por

  • esprimi vian opinion pri la libro;
  • proponi korekton ĝisdatigon de iuj informoj;
  • proponi forigon aldonon de iuj tekstoj, fotoj aliaj eroj;
  • sendi por kontrolo la plenumitajn taskojn de "Lingva praktiko" el la leciono 1.

La homo, kiu perfekte regas Esperanton, profunde konas ĝiajn kulturon kaj idearon, neniam forlasos Esperanto-landon. Statistika esploro montris, ke esperantistoj vivas pli longe ol averaĝaj socianoj: do Esperanto estas eliksiro de longviveco. Ni vivu longe kun Esperanto kaj Esperanto vivu ĉiam kun ni!

Boris Kolker

Internacia Perfektiga Koresponda Kurso (IPKK)

Kara amiko!

Mi instruas per "Vojaĝo" en la Internacia Perfektiga Koresponda Kurso (IPKK) per ordinara kaj reta poŝto. Por studi en la reta IPKK oni ne bezonas havi la libron: mi sendas ĉiun lecionon el la tria eldono de la lernolibro per retpoŝto. Ankaŭ vi povas studi en IPKK sub gvido de la aŭtoro en oportuna por vi tempo, en oportuna por vi ritmo:

  • se vi finis nur elementan kurson, vi scios Esperanton bone;
  • se vi jam bone parolas Esperanton, vi scios ĝin perfekte;
  • se nun vi parolas Esperanton perfekte, vi scios ĝin brile, preskaŭ kiel Esperanto-verkisto;
  • se vi jam legis pli-malpli studis tiun libron, vi trastudos ĝin sub mia gvido tre detale kaj profunde: rezulte vi regos Esperanton preskaŭ kiel la gepatran lingvon kaj vi sentos vin kvazaŭ vi naskiĝus en Esperanto-lando.

Mi trejnas miajn lernantojn kvazaŭ Olimpikajn ĉampionojn. Rezulte, post la fino de nia komuna vojaĝo ili sentas sin en Esperanto kaj en Esperanto-lando kiel fiŝoj en akvo, kiel birdoj dum flugado.

Nun vi povas trastudi la lecionon 1 kaj sendi al mi per retpoŝto la plenumitajn taskojn de "Lingva praktiko". Mi kontrolos ilin kaj resendos al vi same per retpoŝto.

Ĝis baldaŭ!

Via instruisto
Boris Kolker

2487 North Taylor Road, Apt 11, Cleveland HTS, OH 44118, USA
Telefono: (216) 297-0370
Retpoŝto: .



Зміст  Думки