
Щоб відкрити словник, натисніть на кнопці, що вгорі. Пояснення по користуванню словником знаходяться на сторінках "Допомоги".
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
Допомога: * ? Більше....
Kiam vi vidas la ĉefpaĝon de la kurso, vi povas:
Elekti lecionon per la falmenuo apud "Leciono:"
Rigardi demonstron kiu montras al vi kiel kunmeti frazon aŭ vorton
Alklaki la butonon "Ek" (aŭ "Aldoni elementon" ĝis ne plu estas markitaj lingvoelementoj)
Analizi la kunmetitan frazon (aŭ vorton) per meti la musmontrilon super la lingvoelementojn kaj legi la klarigojn. Bone se vi provos diveni la signifon de la frazo (vorto) antaŭ ol vi rigardas la tradukon.
Alklaki la butonon "Montri tradukon" kaj diri "a ha!" :-).
Pluiri al la venonta demonstro
Fari ekzercon kiu helpas al vi trejni vian kapablon kunmeti vortojn kaj frazon
Legi la frazon (aŭ vorton) post "Traduku:"
Pripensi kiel traduki tion en esperanton
Kunmeti frazon (vorton) per alklaki lingvoelementojn, ekzemple: por kunmeti "granda domo" (= granda domo) necesas alklaki "grand", "a", [spaceto], "dom" kaj "o". (Vi ankaŭ povas tiri elementon en la "kunmetejon", eventuale al la ĝusta loko inter jam enmetitaj elementoj. Se vi tiras kaj faligas elementon sur alian, ĝi enmetiĝas antaŭ tiu elemento.)
Se vi ne certas kiujn lingvoelementojn uzi, alklaku la butonon "Helpo" kaj eventuale poste ankaŭ la butonon "Montri solvon".
Alklaki la butonon "Kontroli" kiam vi pensas ke vi solvis la taskon (se la frazo/vorto estas ĝusta aperos ridulo, se malĝusta malridulo aperos)
Aldonaj klarigoj
Anstataŭ alklaki la spaceto-butonon eblas alklaki lingvoelementon kiu jam estas en la "kunmetejo", tio donas spaceton dekstre de la alklakita lingvoelemento. Se jam estas spaceto post lingvoelemento en la "kunmetejo", vi povas forigi la spaceton alklakante la elementon.
Se la lingvoelementoj flugas laŭ vi tro malrapide (aŭ rapide), vi povas ŝanĝi la flugrapidon per la grafikaĵo apud "Rapido".
Se vi, farante ekzercon, volas forigi lingvoelementon kiun vi antaŭe elektis, simple tiru tiun lingvoelementon for de la "kunmetejo". Vi povas ŝanĝi la ordon de lingvoelementoj en la "kunmetejo" per tirado kaj faligado.
Por iri al pasinta/venonta demonstro aŭ ekzerco sen finfari al aktualan, alklaku unu el la bluaj sagoj.