Увійти

Запам'ятати мене

СЛОВНИК VORTARO*

Щоб відкрити словник, натисніть на кнопці, що вгорі. Пояснення по користуванню словником знаходяться на сторінках "Допомоги".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Допомога: * ? Більше....

БАЛАЧКА TUJMESAĜILO*

За допомогою цього пейджера, ви можете спілкуватися з іншими користувачами lernu!. Щоб запустити пейджер, натисніть на одну з кнопок, що вгорі. Подробиці - на сторінках "Допомоги".

Допомога * *

La puzlo Esperanto

Jen iom longa, sed interesa, citaĵo, kiu tre rilatas al tiu ĉi kurso. La citaĵo venas el la "Unua Libro" de Zamenhof, la iniciatinto de Esperanto. Sekvas ĝin klariga komento de Claude Piron, elstara Esperanto-verkisto. Tamen, povas esti ke estos pli interese por vi legi ĉi tiun paĝon kiam vi estos farinta kelkajn lecionojn de la kurso, ĉar tiam vi verŝajne pli facile komprenos la esencon de la malsupraj tekstoj.

Л.Л. Заменгоф о словах в есперанто:

"Mi aranĝis plenan dismembrigon de la ideoj en memstarajn vortojn, tiel ke la tuta lingvo, anstataŭ vortoj en diversaj gramatikaj formoj, konsistas sole nur el senŝanĝaj vortoj. Se vi prenos verkon, skribitan en mia lingvo, vi trovos, ke tie ĉiu vorto sin trovas ĉiam kaj sole en unu konstanta formo, nome en tiu formo, en kiu ĝi estas presita en la vortaro. Kaj la diversaj formoj gramatikaj, la reciprokaj rilatoj inter la vortoj k. t. p. estas esprimataj per la kunigo de senŝanĝaj vortoj. Sed ĉar simila konstruo de lingvo estas tute fremda por la Eŭropaj popoloj kaj alkutimiĝi al ĝi estus por ili afero malfacila, tial mi tute alkonformigis tiun ĉi dismembriĝon de la lingvo al la spirito de la lingvoj Eŭropaj, tiel ke se iu lernas mian lingvon laŭ lernolibro, ne traleginte antaŭe la antaŭparolon (kiu por la lernanto estas tute senbezona), — li eĉ ne supozos, ke la konstruo de tiu ĉi lingvo per io diferencas de la konstruo de lia patra lingvo. Tiel ekzemple la devenon de la vorto « fratino », kiu en efektiveco konsistas el tri vortoj : frat (frato), in (virino), o (kio estas, ekzistas) (— kio estas frato-virino = fratino), — la lernolibro klarigas en la sekvanta maniero : frato = frat; sed ĉar ĉiu substantivo en la nominativo finiĝas per « o » — sekve frat'o; por la formado de la sekso virina de tiu sama ideo, oni enmetas la vorteton « in »; sekve fratino — frat'in'o; kaj la signetoj estas skribataj tial, ĉar la gramatiko postulas ilian metadon inter la apartaj konsistaj partoj de la vortoj. En tia maniero la dismembriĝo de la lingvo neniom embarasas la lernanton; li eĉ ne suspektas, ke tio, kion li nomas finiĝo aŭ prefikso aŭ sufikso, estas tute memstara vorto, kiu ĉiam konservas egalan signifon, tute egale, ĉu ĝi estos uzata en la fino aŭ en la komenco de alia vorto aŭ memstare, ke ĉiu vorto kun egala rajto povas esti uzata kiel vorto radika aŭ kiel gramatika parteto." (Л.Л. Заменгоф, 1887)

Коментар Клода Пірона.

Vi verŝajne miras, ke, por Zamenhof, tiaj lingvaj elementoj kiel o kaj in estas vortoj. Miaopinie li uzis tiujn terminojn por akcenti, ke la lingvo konsistas el neŝanĝeblaj blokoj, kiuj povas aldoniĝi unu al la alia, sen iam ajn okazigi modifon de formo ene de unu tia bloko (tiaj modifoj estas oftaj en okcidentaj lingvoj, kiel en la angla: "foot > feet"; "come > came"). Mia impreso estas, ke li ie vidis priskribon de la ĉina lingvo, kun ekzemploj, eble eĉ havis enmane ĉinan gramatikon, kaj konstatis, ke tiu lingvokonstruo havas multajn avantaĝojn, unuflanke pro la perfekta reguleco, kaj aliflanke pro la facileco, per kiu ĝi ebligas esprimi kompleksajn konceptojn per kombinado de simplaj vortoj. Nu, en la deknaŭa jarcento, la tekstoj pri la ĉina, bazitaj sur la skribo sen konsidero al la parola lingvo, ĝenerale uzis la terminon 'vorto', kiam fakte temis pri la bazaj senŝanĝaj blokoj, el kiuj la lingvo konsistas. Tial probable Zamenhof aplikis la saman terminologion, kiu, kvankam ĝi povas esti konfuza, ne estas vere erara, se konsideri, ekzemple, ke la vorto in esence ne diferencas de tiaj vortoj, kiaj patrfrat: ankaŭ ĝi ja povas esti memstare uzata, kun iu ajn gramatika finaĵo, kio igas ĝin io tute malsama ol la sufiksoj de la fleksiaj kaj aglutinaj lingvoj.

En la antaŭparolo al Vere aŭ Fantazie mi nomis "subvortoj" la erojn, kiuj kune konsistigas plenan vorton. Laŭ tiu terminologio, oni povas diri, ke fratino estas vorto, kiu konsistas el tri subvortoj: frat, in kaj o.



Мовні елементи  Як використовувати?