
Щоб відкрити словник, натисніть на кнопці, що вгорі. Пояснення по користуванню словником знаходяться на сторінках "Допомоги".
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
Допомога: * ? Більше....
En tiu ĉi leciono vi lernos pri la bazaj finaĵoj o (por substantivoj), a (por adjektivoj) kaj j (por indiki pluralon). Krome vi konatiĝos kun la radikoj grand, dom kaj infan.
En tiu ĉi leciono vi lernos pri la grava prefikso mal kaj konatiĝos kun la radikoj aŭt kaj bel.
La sufiksoj et (malgrandigas/malfortigas la signifon) kaj eg (grandigas/fortigas la signifon) estas facilaj kaj utilaj. En tiu ĉi leciono vi lernos kiel uzi ilin.
Ĉi-lecione vi lernos pri la persona pronomo mi (= mi) kaj la verba finaĵo as kiu indikas estantan tempon. Krome vi konatiĝos kun la gravaj radikoj est kaj hom.
La vorteto ne (= ne) estas tute esenca kaj pro tio gravas lerni kiel uzi ĝin. NB ke en Esperanto oni metas ne antaŭ la neata vorto, ekz: "Mi ne ridas." (= Mi ne ridas.)
kaj (= kaj) estas tre ofta vorteto. Ankaŭ la persona pronomo vi (= vi) estas tre ofta vorteto. NB ke vi estas uzata kaj en singularo kaj en pluralo (pro tio ni metis ĝin en la meza kolumno en la grupo pronomoj).
La afiksoj ge kaj in estas uzataj kiam oni volas indiki sekson. Ĉi-lecione vi lernos kiel uzi ilin kaj la radikojn afabl (= afabl) kaj patr (= patr).
En tiu ĉi leciono vi lernos kiel uzi la sufikson ul kiu indikas ke temas pri homo kaj la radikon jun. Eblas kombini tiujn elementojn al ekzemple "junulo" (= junulo).
Oni uzas la i-finaĵon por indiki la bazan formon de verbo, ekz. manĝi (= manĝi). Ĝi ankaŭ estas uzata post helpverbo kiel ekz. vol (= vol): "Mi volas manĝi." (= Mi volas manĝi.) - Pri tio vi lernos en tiu ĉi leciono.
Oni uzas la kiel difinitan artikolon. Alievorte la estas uzata kiam oni parolas pri io konata, evidenta aŭ jam menciita. En tiu ĉi leciono vi ankaŭ konatiĝos kun la prepozicio en (= en) kaj la radikoj urb kaj mult.
Ĉi-lecione vi lernos kiel uzi la n-finaĵon por esprimi rektan (akuzativan) objekton. Tio ĉi estas tre grava afero. Bv fari la lecionon plurfoje ĝis vi bone komprenas kiel funkcias. (Vi povas ankaŭ legi klarigon en la konciza gramatiko.)
Ĉi-lecione vi lernos uzi la personajn pronomojn ŝi (=ŝi) kaj li (=li) kaj la radikojn am kaj bon.
Estas sufiĉe facile kalkuli en Esperanto dank' al regula sistemo pri numeraloj. En tiu ĉi leciono vi lernos pri tio.
En tiu ĉi leciono vi ekscios kiel skribi grandajn numeralojn en Esperanto. NB ke oni kunskribas nur dekojn (ekz. kvindek - 50) kaj centojn (ekz. tricent - 300), sed ne milojn (ekz. ok mil - 8000).
Vi verŝajne jam scias ke oni uzas as por indiki estantan tempon ĉe verboj. En simila maniero oni uzas is por indiki pasintan tempon kaj os por indiki estontan tempon ĉe verboj. Nun vi lernos pli pri tio.
La oftaj prepozicioj al (= al) kaj el (= el) estas traktataj en tiu ĉi leciono.
Ĉi-lecione vi lernos kiel krei adverbon per la finaĵo e kaj kiel uzi la sufikson ebl. (Se vi ne certas pri kio estas adverbo, bv meti la musmontrilon super "Oftaj vortetoj kaj adverboj" kaj legi la klarigon kiu aperas tie.)
Ĉi-lecione vi konatiĝos kun du tre kutimaj vortetoj el la tiel nomataj korelativoj, nome kio (= kio) kaj tio (= tio). NB ke oni kunmetas korelativojn el antaŭpartoj (ekz. ki- kaj ti-) kaj postpartoj (ekz. -o).
En tiu ĉi leciono vi lernos pri ankoraŭ du personaj pronomoj, nome ni (= ni) kaj ili (= ili). Krome vi konatiĝos kun la grava prepozicio pri (= pri) kaj la radikoj pens kaj oft.
Ĉi-lecione vi lernos kiel krei ordajn numeralojn. Kiam oni skribas ordan numeralon kiu estas pli granda ol "deka" (= deka), oni kutime uzas streketon. Ekzemple: "dek-tria" (= dek-tria)
La verba finaĵo u estas uzata kiam oni volas admoni iun pri io, ekzemple: "Manĝu!" (= Manĝu!) - En tiu ĉi leciono vi lernos ankaŭ kiel uzi la vortojn mem (= mem) kaj ankaŭ (= ankaŭ) kaj la radikon dir.
En tiu ĉi leciono vi lernos pri la korelativo kiel (= kiel) kaj la radiko fart.
En tiu ĉi leciono vi lernos pri la verba finaĵo us kiu estas uzata por imaga modo. Oni ofte uzas us en kombino kun la vorteto se (= se).
Por krei demandon kun jes/ne-respondo oni uzas la vorteton ĉu. Pri tio vi lernos en tiu ĉi leciono. Vi ankaŭ konatiĝos kun la pronomo ĝi (= ĝi) kaj la vorto jes (= jes).
Ĉi-lecione vi konatiĝos kun la korelativoj kiuj finiĝas per -u. Ne zorgu se vi ne tuj memoras ilin ĉiujn, kutime oni bezonas multe da tempo por parkerigi la korelativojn.
En tiu ĉi leciono vi lernos uzi la prepoziciojn kun (= kun) kaj per (= per) kaj la radikojn vojaĝ kaj labor.
Ĉi-lecione ni traktos la prefiksojn re kaj ek kaj ankaŭ la vortetojn tuj (= tuj) kaj baldaŭ (= baldaŭ).
En tiu ĉi leciono vi vidos ankoraŭ tri korelativoj: kia, kie kaj tie. Krome, vi lernos uzi tre (= tre), ali kaj interes.
Ĉi-lecione ni traktos la komparadajn vortojn plej (= plej), pli (= pli) kaj ol (= ol). Ni ankaŭ uzos la tre utilan radikon ŝat.
Jen ankoraŭ pli da korelativaj vortoj: kiam (= kiam) kaj kiom (= kiom). Vi krome lernos uzi la prepozicion da en kombino kun kiom. Novaj radikoj estos okaz kaj problem.
En tiu ĉi leciono vi lernos pri la gravaj sed ne tute facilaj pronomoj oni (= oni) kaj si (= si). Krome vi konatiĝos kun la vorto mem (= mem) kaj la radikoj demand kaj parol.
La prepozicio de estas uzata en pluraj manieroj, pri tio vi lernos ĉi-lecione. Krome vi konatiĝos kun la vorto nun (= nun) kaj la radiko temp.
Ĉi-lecione vi lernos kiel uzi sufikson em kaj la prepozicion pro (= pro).
La vortoj kial (= kial) kaj ĉar (= ĉar) estas kvazaŭ kiel paro, por respondi al kial-demando oni ofte uzas ĉar-respondon. Pri tiuj utilaj vortoj vi lernos en tiu ĉi leciono.
En tiu ĉi leciono vi lernos uzi la vortojn ĉi kaj dum (= dum).
La sufiksoj ig kaj iĝ estas tre gravaj, sed ne tute facilaj. Ĉi-lecione vi vidos kiel eblas uzi ig kaj iĝ. (Se vi poste volas havi pli profundan konon, rigardu la kurseton Verbumado.)
La vorteto ke (= ke) ne vere montras ian signifon, sed ĝi montras la komencon de subfrazo, kiu ne havas alian frazenkondukilon. Ĉi-lecione ni okupiĝos i.a. pri ke.
En tiu ĉi leciono vi i.a. lernos uzi la sufiksojn ind kaj end.
Ĉi-lecione vi vidos kiel uzi la pasivajn participojn.
En tiu ĉi leciono vi vidos kiel uzi la aktivajn participojn.