
Щоб відкрити словник, натисніть на кнопці, що вгорі. Пояснення по користуванню словником знаходяться на сторінках "Допомоги".
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
Допомога: * ? Більше....
Se vi ankoraŭ ne konas la verbo-finaĵojn, rigardu ĉi tie. Ankaŭ gravas ke vi sciu pri subjekto kaj objekto. Se vi metas la musmontrilon super la ekzemplojn malsupre, vi vidos tradukon de ili.
Означення Verboj kiuj povas havi objekton.
Приклади:
Mi havas fraton. -
Ŝi naskis filinon. -
Li ludas gitaron.
Пояснення:
Означення Verboj kiuj NE povas havi objekton.
Приклади:
La arbo falas. -
Mi ĝojas pri tio. -
Aperis kelkaj problemoj hieraŭ.
Пояснення:
Pensu pri la frazo "Mi loĝas en domo". Ĉu "loĝi" estas unu-liga (netransitiva) aŭ du-liga (transitiva) verbo?
Ĉar "loĝi" ne povas havi objekton temas pri unu-liga verbo. Sed kio pri "domo", ĉu "loĝas" ne ligas al "domo" en frazo "Mi loĝas en domo."?
Ne rekte. Kiam oni ligas per prepozicio (ĉi-foje "en"), ne temas pri objekto. Prepozicioj estas kvazaŭ "ligiloj".
Pensu pri la frazo "Mi manĝas en domo pomon". En tiu frazo "pomo" ja estas la objekto de "manĝas",
sed "manĝas" ne havas propran aŭ rektan ligon al "domo".
Висновок: Se la verbo, krom al la subjekto, povas havi ligon nur per prepozicio, ĝi estas unu-liga.
Kiam oni uzas -ig- en verbo, la verbo ekhavas unu ligon pli, ekzemple:
Kiam oni uzas -iĝ- en verbo, la verbo ekhavas unu ligon malpli, ekzemple:
Atentigo: La malsupra klarigo estas ĉefe por "perfektiĝantoj". Ne zorgu, se vi ne bone komprenas ĝin.
La pasivajn participojn (-it-, -at-, -ot-) oni ne povas uzi en netransitiva (unu-liga) verbo, ĉar ili esprimas econ nur de tio, kio estas trafata de la ago (kaj ĉe netransitiva verbo oni havas nur aganton). Ekzemple ne eblas diri "La akvo estas bolita", oni devas diri "La akvo estas boligita".