
Щоб відкрити словник, натисніть на кнопці, що вгорі. Пояснення по користуванню словником знаходяться на сторінках "Допомоги".
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
Допомога: * ? Більше....
La finaĵon -a havas adjektivo. Adjektivo rilatas al substantivo kaj indikas kvaliton aŭ econ. Ĝi respondas al la demando "kia?" kaj deklinaciiĝas kiel la substantivo, al kiu ĝi rilatas.
La finaĵon -e havas adverbo. Ĝi precizigas verbojn, adjektivojn kaj aliajn adverbojn laŭ la maniero, loko, cirkonstanco ktp. kaj respondas al la demandoj "kie?", "kiel?", "kiam?".
La diferenco inter adjektivo kaj adverbo estas tio, ke adjektivo povas rilati nur al substantivo (aŭ al substantivo kaj verbo samtempe), dum adverbo rilati al substantivo NE povas!
Ŝia rakonto estas interesa. - Її розповідь – цікава.
Ŝi rakontas interese. - Вона цікаво розповідає.
Tio estas bona. - Це добре.
Estas bone. - Добре.
La ĉambro estas varma. - Кімната - тепла.
En la ĉambro estas varme. - У кімнаті - тепло.
La koloro de ŝiaj haroj estas bela. - Колір її волосся - гарний.
Ĉi tie estas tre bele. - Тут гарно.
Somere estis tre varma vetero. - В літку погода була дуже теплою.
Lia amiko estas tute prava. - Його друг повністю правий.