
Щоб відкрити словник, натисніть на кнопці, що вгорі. Пояснення по користуванню словником знаходяться на сторінках "Допомоги".
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
Допомога: * ? Більше....
En Esperanto per la finaĵo -n oni indikas akuzativon. Tiun finaĵon povas havi substantivoj, adjektivoj, personaj pronomoj, korelativaj vortoj (kiuj finiĝas per -u, -o, -a kaj -e) kaj adverboj kun la finaĵo -e, kiuj indikas lokon. Akuzativo devas esti uzata en jenaj okazoj:
1. por montri la rektan objekton de verbo. En Esperanto tio permesas ŝanĝi la vortordon de la frazo sen ŝanĝi la signifon.
Ŝi vidas lin. - Вона бачить його.
Ŝin vidas li. - Її бачить він.
Li vidas ŝin. - Він бачить її.
Lin vidas ŝi. - Його бачить вона.
2. anstataŭ prepozicioj por montri tempon, mezuron ktp.
Mi dormis dum unu horo. - Mi dormis unu horon. (Я спав одну годину.)
En lundo mi vizitos vin. - Lundon mi vizitos vin. (У понеділок я відвідаю його.)
En la 22-a de junio mi venos. - La 22-an de junio mi venos. (22-гого червня я прийду.)
Mi estas je 20-metra distanco de vi. - Mi estas 20 metrojn for de vi. (Я в 20 метрах від тебе.)
Li estas je du metroj alta. - Li estas du metrojn alta. (Він два метри ростом.)
3. por montri direkton aŭ celon de movo.
Mi kuras en la arbaro. - Я біжу в лісі.
Mi kuras en la arbaron. - Я біжу до лісу.
Mia amiko iras trans la strato. - Мій друг іде через вулицю.
Mia amiko iras trans la straton. - Мій друг переходить вулицю.
Li saltas sur la tablo. - Він стрибає на столі.
Li saltas sur la tablon. - Він стрибає на стіл.
Same post adverboj, kiuj indikas lokon.
Mi estas hejme. - Я вдома.
Mi iras hejmen. - Я йду додому.
Vi estas tie. - Ти там.
Vi kuras tien. - Ти біжиш туди.
Estas prepozicioj, kiuj havas du signifojn; kun nominativo ili indikas la lokon, kie io troviĝas, kun akuzativo ili montras la celon, al kiu io moviĝas. Tiaj prepozicioj estas: sur, sub, en, apud, antaŭ, malantaŭ, post, inter, trans, ekster, super, ĉirkaŭ, kontraŭ.
sur la tablo - на столі
sur la tablon - на стіл
sub la domo - під будинком
sub la domon - під будинок
Sed estas prepozicioj, post kiuj neniam estas uzata akuzativo: al, ĝis, de, el ,da, pri, pro, por, per, kun, sen, je, dum, laŭ, malgraŭ, kaj prefere ne kun: tra, preter. Post ĉi tiuj prepozicioj oni ĝenerale uzas nur la bazan vortformon sen -n.
pri la knabo - про хлопчика
al la urbo - у місто
kun mia amiko - з моїм другом
Se substantivo havas la finaĵon -n, tiam ankaŭ ĉiuj adjektivoj, posedaj pronomoj kaj korelativaj vortoj, kiuj rekte rilatas al la substantivo, ankaŭ havu la saman finaĵon. La finaĵo -n estas skribata ankaŭ post la plurala finaĵo -j:
Mi aĉetis tiun grandan domon. - Я купив той великий будинок.
Mi aĉetis tiujn tri grandajn domojn. - Я купив ті три великі будинки.
Mi iras en mian belan domon. - Я йду в мій гарний будинок.
Mi promenis tre longan tempon. - Я довго гуляв.
Mi promenis kelkajn tagojn. - Я гуляв кілька днів.
Iun belan tagon mi revenos. - Одоног чудового дня я повернуся.
Estu atentemaj pri uzado de akuzativo, ĉar aldono de la finaĵo -n povas tute ŝanĝi sencon de la frazo. Analizu la jenajn frazojn:
Mi ŝatas manĝi tion pli ol vi. - Я люблю їсти це більше ніж ти.
Mi ŝatas manĝi tion pli ol vin. - Я люблю їсти це більше ніж тебе (самого).
Mi amas ŝin same forte kiel vi. - Я люблю її так само сильно як ти.
Mi amas ŝin same forte kiel vin. - Я люблю її так сильно як тебе.
Vi farbas la domon ruĝan. - Ти красиш червоний будинок.
Vi farbas la domon ruĝa. - Ти красиш будинок у червоний колір.