Увійти

Запам'ятати мене

СЛОВНИК VORTARO*

Щоб відкрити словник, натисніть на кнопці, що вгорі. Пояснення по користуванню словником знаходяться на сторінках "Допомоги".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Допомога: * ? Більше....

БАЛАЧКА TUJMESAĜILO*

За допомогою цього пейджера, ви можете спілкуватися з іншими користувачами lernu!. Щоб запустити пейджер, натисніть на одну з кнопок, що вгорі. Подробиці - на сторінках "Допомоги".

Допомога * *

Переклад цієї частини lernu! ще не зроблений цією мовою
Існують переклади наступними мовами: eo ar bg ca cs da de el en es fa fi fr he hr hsb hu it ja ko lt nl no pl pt ru sk sl sv zh-cn zh-tw

Мовні питання

Kiel skribi sen supersignoj?

Пояснення

En Esperanto estas ses literoj, kiuj estas unikaj: Ĉ, Ĝ, Ĥ, Ĵ, Ŝ kaj Ŭ. Ĉi tiuj literoj havas supersignojn. Sed bedaŭrinde ĝis nun tre ofte okazas ke oni ne havas eblon uzi la ĝustajn supersignojn. Ekzemple tio povas okazi, se ni volas tajpi en Esperanto kaj uzas por tio iujn komputilajn programojn, kiuj ne kapablas korekte montri ĉiujn Esperanto-literojn. En tiaj okazoj aperas bezono uzi iun alternativan skribmanieron. En la Fundamento de Esperanto estas menciita unu el tiaj alternativaj skribmanieroj. En tiu skribo anstataŭ la supersignoj de la literoj Ĉ, Ĝ, Ĥ, Ĵ kaj Ŝ oni uzas la postmetitan literon H, kaj oni tute ne skribas la supersignon por Ŭ:

ĉ -> ch
ĝ -> gh
ĥ -> hh
ĵ -> jh
ŝ -> sh
ŭ -> u

Tamen en la praktiko eblas renkonti ankaŭ aliajn manierojn por skribi sen supersignoj. Jen kelkaj el ili:

ĉ -> c' -> c^
ĝ -> g' -> g^
ĥ -> h' -> h^
ĵ -> j' -> j^
ŝ -> s' -> s^
ŭ -> u' -> u^

Lastatempe por komputila laboro, por retpoŝto, k.s., oni uzas la literon X anstataŭ ĉiuj supersignoj.

ĉ -> cx
ĝ -> gx
ĥ -> hx
ĵ -> jx
ŝ -> sx
ŭ -> ux

Ankaŭ sur ĉi tiuj paĝoj, se vi ne havas eblon tajpi la ĝustajn literojn, ni rekomendas uzi ĉi tiun skribmanieron, ĉar tiam viaj literoj aŭtomate konvertiĝos al la ĝustaj.

Sed ne forgesu, ke tio estas nur alternativaj skribmanieroj kaj ilin necesas uzi nur tiam, kiam vi ne havas eblon uzi la ĝustajn supersignojn.
Vizitu la paĝon Supersignoj por ekscii pli multon pri ĉi tiu temo.