Увійти

Запам'ятати мене

СЛОВНИК VORTARO*

Щоб відкрити словник, натисніть на кнопці, що вгорі. Пояснення по користуванню словником знаходяться на сторінках "Допомоги".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Допомога: * ? Більше....

БАЛАЧКА TUJMESAĜILO*

За допомогою цього пейджера, ви можете спілкуватися з іншими користувачами lernu!. Щоб запустити пейджер, натисніть на одну з кнопок, що вгорі. Подробиці - на сторінках "Допомоги".

Допомога * *

Переклад цієї частини lernu! ще не зроблений цією мовою
Існують переклади наступними мовами: eo ar bg ca cs da de el en es fa fi fr he hr hsb hu it ja ko lt nl no pl pt ru sk sl sv zh-cn zh-tw

Коротка граматика

Por povi bone kompreni la bazan gramatikon de Esperanto necesas koni kelkajn terminojn. Malsupre troveblas listo de ili kun mallongaj klarigoj. (La klarigoj en tiu ĉi paĝo ne estas kompletaj, ili nur celas doni malpezan enkondukon al la terminoj.)

Substantivo (Substantivo)

Substantivo estas nomo de aĵoj aŭ aferoj. Substantivo respondas al la demando "Kio ĝi (ŝi, li) estas?". Ekzemple: "homo", "ideo", "nomo" kaj "domo". »

Множина (Pluralo)

Pluralo signas ke temas pri pli ol unu afero. Ekzemple: "homoj", "ideoj", "belaj", "bonaj", "tiuj". »

Прикметник (Adjektivo)

Adjektivo priskribas substantivon. Adjektivo respondas al la demando "Kia ĝi (ŝi, li ktp.) estas?" Ekzemple: "bela", "bona", "longa" kaj "granda". »

Дієслово (Verbo)

Verbo prezentas agon aŭ staton. Verboj respondas al la demandoj "kion fari?", "kio okazas?", "kion vi (li, ŝi ktp.) faras?" Ekzemple: "kanti", "staras" kaj "estis". »

Прислівник (Adverbo)

Adverboj priskribas verbon, adjektivon, adverbon aŭ tutan frazon. Ekzemploj de adverboj: "bele", "longe" kaj "hieraŭ". »

Prepozicio (Prepozicio)

Prepozicio estas vorteto kiu montras la frazrolon de la posta frazparto. Ekzemple: "sur", "en" kaj "sub". »

Займенник (Pronomo)

Pronomoj estas la vortoj: mi, vi, ŝi, li, ĝi, ni, ili, oni, si. »

Afikso, Prefikso, Sufikso (Afikso, Prefikso, Sufikso)

Afikso estas uzata por fari kunmetitajn vortojn. Afiksoj, kiujn oni metas post aliaj radikoj, nomiĝas sufiksoj. Afiksoj, kiujn oni metas antaŭ aliaj radikoj, nomiĝas prefiksoj. »

Підмет (Subjekto)

Subjekto estas ĉefa vorto de la frazo, kiu estas gramatike sendependa de aliaj frazpartoj. Plejofte (sed ne ĉiam) subjekto estas tio, kio faras la agon en frazo. Ekzemple en la frazo "Mi amas vin." "mi" estas la subjekto. »

Objekto (Objekto)

Objekto estas tio kio estas rekte trafata de la ago en la frazo. Ekzemple en la frazo "Mi amas vin." "vin" estas la objekto. »



Введення  Elparolo